De la homareco
Mi volas vivi kiel unu el homaro, sed la mondo ne perdonas al mi vivi tiel.
Mi ne havas amon al mia patrio, sed havas amon al la homaro.
Politikistoj petas, ke ni havu amon al nia patrio.
Neniu povas elekti dependindajn naciojn kaj historiojn.
Nacio estas la fina espero de popolo dividita de nacioj.
Kia malfeliĉa estas malproksimigi min de nacioj!
Kvankam mi certe apartenas al la vasta homaro, mi ne povas eliri el la malvasta etna grupo.
Ni ĉiuj estas konektataj al la pasintaj historioj, kiuj dauxre kaptas nin. Neniu povas foriri el tio.
Tamen ni devas lukti kun tiaj katenoj kiam ajn.
Por konigi la gravecon de la homarismo, mi citas la roman vorton ĉi tie.
Mi estas homo. Mi pensas, ke nenio pri homoj estas malpropra al mi.
Kvankam estas malfacile kunhavi tion, kion ĉiuj amas, facile kunhavi tion, kion ĉiuj malamas.
La naciisma emocio kaptas popolon hodiaux. Oni preferas sian feliĉecon. Sed ni devas memori ĉi tiun diron - Miyazawa Kenĵi, japana literaturisto diris : Ne feliĉeco de ĉiuj, ne feliĉeco de unu.
Ni devas zorgi pri la profito komuna de la tuta mondo kaj ĉiu persono. Ni ne povas kompreni unu la alian, sed tamen povas vivi por la sama celo.




