Lumineto kaj Mallumineto
En senfine negra malliberejo, knabino kriis enkore.
- Mi ne povas reiri kien estas miaj amikoj. Iu helpus min... .
Sxi estis brilinta kun orkolora hararo kaj bronzlkolora hauxto.
Tiam, el negra mallumo eksestis unu knabino.
Sxi havis perlan hauxton kaj noktkoloran hararon.
La knabino demandis.
"Kion vi volas? Al mi sxajnas, ke vi timas ion."
"Mi devas reiri kien miaj amikoj estas."
La knabino kun negraj hararoj etendis sian brakon al la brilanta knabino.
"Mi helpos vin. Mi scias, ke vi bezonas mian helpon."
Sxia bronza vizagxo ekplenetis de gxojo.
"Dankon! Mia nomo estas Lukina. Kaj vi?"
"Nebla. Estas plezuro renkonti vin."
Certe sxi volis helpi Lukina-n. Sed Nebla ankaux volis scii kia placo estas la hejmo de la lumineto.
La mallumineto estis scivolema.
Ili du helpis unu la alian, suririnte al la cxielo.
Lukina brilis kiel stelo. Sxia brilo estis komforte varma por Nebla.
Komreneble, ne estis malfacile antauxen iri.
Malvarma pluvo atakis ilin.
Nebla diris kaj sxvelas kiel nebulo.
"Mi kovros vin kun gxentila mallumo."
"Kia talenta! " Lukina diris lauxte pro la korpa sxangxo de Nebla.
Intere de la mallumo de Nebla, Lukina respondis ridinte.
"Do , mi volas esti la lumo gvidanta vin."
Nebla surprizigxis pro la mira diro de Lukina.
"Gvidanta min? Ni mallumo ne bezonas esti gvidata... ."
Sed sxia vorto estis ne estis malplacxa.
Vento kelkfoje volis igi ilin iri malantauxen.
"Haltu, Nebla! Mi forpelos tion."
Tiam la bronza vizagxo de Lukina komencis brili blanke, digestinte cxirkauxan lumon.
Lukina gardis Nebla-n kun sxia sxildo el la terura vento.
Lukina levas manojn kaj kriis.
Subite luma eksplodo ellandigis venton.
"Baldaux ni povos vidi mian patrinon!" Lukina diris lauxte.
La patrino de la mallumo atendis ilin trankvile.
Nebla vidis brilintajn globojn, kiuj parolas gaje kaj gxoje. pli granda unu estis inter ili, cxirkauxbrakinte gxiajn karajn filinojn.
"Ni iru! Miaj amikoj bonvelos vin." Lukina diris agrable al Nebla. Lukina gastigis Nebla-n gxoje, prezenti sxin kiel kara amiko antaux sia fratinoj.
Sed Nebla ne estis agrabla.
Kiam Lukina kaj Nebla aliris al brilanta globo samtempe, blanka eksplodo okuris antaux la mallumineto.
Nebla fermis sian okulojn.
Gxia lumo estis tiel forta, ke sxi povis vidi nenion. Gxi devas esti la ordinara brilo de la lumuloj, sed malfelicxe cxiuj, kiuj apartenas al mallumo, ne povas tian lumon.
Kaj Nebla eksciis, ke sxi ne devas iri tien. La strukturo de la mondo ne permesas tion.
Lukina ne sciis kial Nebla haltis ankaux sxia patrino.
"Nu, ili atendas vin. ...Kial vi hezitas?"
Nebla ecx jxaluzis ilian brilon. Cxiu stelo memstaras.
Sed tamen cxiuj trankvilas kaj silentas en mallumo. tie neniu ne povas teni sian individuan karakteron. tuto estas por konservi la mondan harmonion.
Nebla diris.
"Estas pli bone, ke mi ne proksimigxu al vi."
"Kial?"
Lukina diris.
"Mi estas mallumo. Mi nenial igxas lumo."
Nebla diris malfelicxe.
"Ni ne povas esti kune. Mallumo estas maro. Mi estas unu guto de la maro. Mi devos eniri en profundan akvon."
Kaj la lumineto kaj la mallumineto ne povis paroli tuj.
Versxajne granda nevidebla muro konstruigxis.
Sed ambaux knabinoj volis rompi gxin.
Post iom da silento, Lukina demandis.
"Kvankam ni povas esti kune, ni estas amikoj, cxu ne?"
Nebla respondis tuj.
"Jes. La lumo kaj la mallumo ne povas esti dividataj."
Nebla diris post cxesi plori grade.
"Ne forgesu. Ni cxiam kovras vin. Por, ke vi brilu kun neniaj katenoj. Ne mallumo, ne lumo."
Auxskultinte sxin, Lukina ekridetis.
"Vi ne forgesos min, cxu ne?" Nebla diris.
"Kompreneble! Vi ne forgesu min, Nebla!" Lukina ridis por, ke Nebla ne estu malfelicxa.
La lumo kaj la mallumo parolis kvazaux ili estintus karaj amikoj, kiuj vivis kune dum multaj jaroj.
Fine, Nebla subakvigxis en senfinan mallumon.
Unu el sxiaj amikoj diris al sxi, post auxskulti ilian paroladon.
"Mi vidis unuafoje lumineton, kiu ne timas la mallumon."
Lukina ridetis.
"Kial ni timas? Ambaux ili naskigxas el la sama fonto."




